Richard Edgar Pipes (n. 11-an de julio 1923; m. 17-an de majo 2018) estis usona historiisto specialiĝinta pri la historio de Rusio, ĉefe dum la sovetunia tempo. Pipes naskiĝis en Cieszyn, Pollando en asimilita juda familio. Lia patro estis entreprenisto. La familio fuĝis en oktobro de 1939 kaj ili alvenis en julio de 1940 en Usono, post mallonga periodo en Italio. Pipes ricevis la usonan ŝtatanecon en 1943 pro soldatservo. Li estis edukita en la Muskingum College, Universitato Cornell kaj Harvard. Li edziĝis en 1946 kaj havis du infanojn, el kiuj Daniel Pipes estas historiisto kaj specialisto pri okcidenta Azio kaj islamaj landoj; li verkis interalie pri Sirio. Pipes laboris ĉe la Universitato Harvard ekde 1950 ĝis retiriĝo en 1996. Richard Pipes verkis entute proks. 21 librojn kaj ricevis multajn distingojn. Li verkis ĉefe librojn pri Rusio en la tempo de Sovetunio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search